Moskvo estas belega, admirinda, superba urbo, sed bedaŭrinde unu el la
plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj
hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la
dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas
Esperanton.
En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis
mini-pensionon, transformitan el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj
estas bonvenaj - eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj
– laŭ la tieaj mezuroj.
Anatoli Gulidov
Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de la novjara festo, deziras
por la nova jaro 2015 sukcesojn en laboro kaj feliĉon en la vivo.
Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24
gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj
landoj. Pri la nomo ni ankoraŭ ne decidis, proponitaj nomoj estas
"Esperanto" kaj "Mondo amika". Ni volas kunlabori en multaj terenoj. - Ni
volas akcepti gastojn de vi kaj sendi niajn turistojn al vi, kunlabori en
komerco kaj edukado, ktp.
Mi pretas akcepti 1-2 esperantistojn de aliaj urboj aŭ landoj por labori
kun ni en la hotelo, ni atendas kontraktojn pri kunlaboro kun turismaj
societoj kaj agentejoj por interŝanĝi gastojn. Bedaŭrinde ankoraŭ ne
ekzistas nia retpaĝo en Esperanto, sed ĝi estos! Ni povas akcepti ĉe ni
individuojn de ĉiuj landoj, por vi estos turista invitilo, nia taksio
atendos vin en flughaveno. Mi dankas ĉiujn kunlaborontojn, ĝis revido!
Anatoli Gulidov,
rete: tung88 ĉe mail.ru - tel:
+79035943808, http://hostel.ridder.ru
- skype: anatoli.ridder
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S., http://www.eventoj.hu